Cinque Terre (elp. ĉinkŭe terre; esperante kvin bienoj, kvin landoj aŭ kvin lokoj ) estas ĉarma kaj bonklimata marborda strio, longa ĉirkaŭ dek du kilometrojn inter Punta Mesco kaj Punta di Montenero nordokcidente de La Spezia en la regiono Ligurio, Italio. La kvin vilaĝoj Monterosso al Mare, Vernazza, Corniglia, Manarola kaj Riomaggiore vicas laŭlonge de la krute dekliva marbordo de nordokcidento al sudoriento.
La areo havas ĉirkaŭ 7000 loĝantojn kaj estas protektata kiel nacia parko en kiu nenio povas esti konstruita aŭ ŝanĝita. En 1997 Cinque Terre estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko kune kun Porto Venere kaj la insuloj Palmaria, Tino kaj Tinetto.